Pri Ni


foto de TEKK
 
La Torkio grupo konsistas de lokaj loĝantoj kaj vizitantoj de Melburno.

Ni celas esti amika kaj agrabla, kaj plibonigi nian esperantan kapablon.

Ni babilas pri kaj per esperanto - kaj ni trinkas kafon!

Ni bonvenigas lokajn homojn kaj vizitantojn kiu interesatas pri esperanto - kaj/aŭ kafo!

Dum 2006 ni uzis diversajn lernmaterialojn, inkluzive de “Jen Nia Mondo” kaj “Mazi en Gondolando”. Vi povas eltrovi pli kaj akiri ilin per la Libroservo de AEA.